Via Dio estas judo,
via muziko estas nigra,
via aŭto estas japana,
via pico estas itala,
via gaso estas alĝeria,
via kafo estas brazila,
via demokratio estas greka,
viaj ciferoj estas arabaj, viaj literoj estas latinaj.
Mi estas via najbaro. Sed ĉu vi tamen
nomas min
eksterlandano?
- Poeziaĵo de Eduardo GALEANO,
urugvajo naskiĝinta la 3an de
Septembro 1940, en la libro: La Ĉasisto
de Historioj. Tradukis Paulo P
Nascentes.
Bona traduko. Dankon!
ResponderExcluirDankon, Ale!
Excluirkaj mi aldonus:
ResponderExcluir(...)
via fromaĝo estas minasa,
via lingvo estas internacia
kaj vi, mondcivitano (...) :-)
Dankon pri tiu aldonotaĵo: via fromaĝo estas minasa,/
ResponderExcluirvia lingvo estas internacia/kaj vi, mondcivitano (...)