Ela me sapecou
beijo de língua
disse à boca pequena:
'Pronto! Estamos amados
... até os dentes!'
*****
Al mi ŝi trudis
langokison
kaj duonkaŝe diris:
'Farite! Ni estas amataj
... ĝisdente!'
Ela me sapecou
beijo de língua
disse à boca pequena:
'Pronto! Estamos amados
... até os dentes!'
*****
Al mi ŝi trudis
langokison
kaj duonkaŝe diris:
'Farite! Ni estas amataj
... ĝisdente!'
Como cada pergunta traz em si sua resposta
o lobo em mim, que não é bom nem mau,
assim responde aos três porquinhos em mim:
primeiro quem eu sou?
eu sou Quem, o que inclui Outrem
segundo de onde eu venho?
eu venho de Onde, o que inclui de Nenhures
por fim o Que eu estou fazendo aqui?
eu estou fazendo o Quê, o que inclui Nada.
Enquanto isso os três porquinhos usufruem da Floresta,
enquanto seu lobo não vem!
(Poema sonhado após a leitura do livro de Osvaldo Condé. Os três porquinhos filosóficos e o lobo curioso: uma fábula para adultos. Brasília/DF: Pró-Consciência, 2021).
POEMO DE LA SCIVOLEMA LUPO
Ĉar ĉiu demando portas en si sian respondon
la lupo en mi, kiu estas ne bona nek malbona,
tiele respondas al tri porketoj en mi:
unue kiu mi estas?
mi estas Kiu, kio inkluzivas Aliulon
due de kie mi venas?
mi venas de Kie, kio inkluzivas Nenien
fine Kion mi faras ĉi tie?
mi faras Tion, kio inkuzivas Nenion.
Tiam la tri porketoj profitis la Arbaron,
dum sinjoro lupo ne venas!
(Poemo sonĝita post la legado de la libro Osvaldo Condé. La tri filozofaj porketoj kaj la scivolema lupo: plen-aĝula fablo. Braziljo/DF: Pro-Konscienco, 2021).
FUGA EM MI
posso fazer poesia
cortante fio de lâmina
mas que doçura trazia
essa voz da minha anima
agora retorno ao leito
a musa reina suprema
volto em paz volto refeito
anima assina o poema
************FUGO PER MI
poezion jen mi faru
kvazaŭ akra lamen’
dolĉecon do ne ŝparu
animo - voĉa seren'
revene al la lito nun
loĝejo de muza sino
mia paca vigla jun’
poezias tra l' animo
kial hasto se eble venos halto?
kial ordo se bezonatas agordo,
mizerikordo en tagordo?
kial grizo se tuj post, krizo?
kial kolero se post ĝi, infero?
kial ne grundo por sidi hirundo?
kial veneno se anstataŭ putro, nutro?
kial dueco se bezonatas nuanca plureco
pluraj ecoj en unueco?
kial el krizo ne venu oportuno
por tuno da paco anstataŭ puno?
kial Tanatos' kaj ĥaoso
anstataŭ Eroso?
Tanatos' plu bezonatas
aŭ ĉu erosa parfumo?
ĉu plia dramo? ĉu Lumo?
ĉu Vivo? ĉu Amo?
por que pressa se talvez parada?
por que ordem se sintonia preciso
na pauta da misericórdia?
por que cinza se logo depois crise?
por que cólera se depois inferno?
por que não terreno para pouso de andorinha?
por que veneno se em vez de podridão alimento?
por que dualidade se preciso um tom de pluralidade
muitas qualidades na unidade?
por que da crise não vir oportunidade
para toneladas de paz em vez de punição?
por que Tânatos e caos
em vez de Eros?
Tânatos ainda se precisa
ou amoroso perfume?
mais drama? ou Luz?
ou Vida? ou Amor?
acredita em anjo?
assim de supetão digo que acredito
e crer deve ser bom
como bom marmanjo olho para fora
e até vejo anjos
se olho para dentro onde estão em mim?
neles me sustento? neles me balanço
entre não e sim!
mas, quero acreditar? olho para mim!
em anjo posso crer
se olho pra você!
kredas vi ĉu je aĝel'?
tiel subite ja diras kredi mi
kaj kredi bonas certe
kiel bona plenkreskul' rigardas mi eksteren
kaj anĝelojn eĉ mi vidas
kie ĉe mi kaŝita se ilin rigardas ene?
ĉe ili ĉu subtenas mi? ĉu ŝanceliĝas mi
inter jes kaj ne?
sed, ĉu je anĝel' volas kredi mi?
rigarde al mi mem!
je anĝel' mi povas kredi
apenaŭ rigardante vin!
a poesia madrugada
mesmo quando dia
sabe alguma sombra
mesmo quando adia
o que ardia
hoje desmorona
o poema atinge
se ora exclama
se ora reclama
se agora
ama!
poezio frumatena
eĉ kiam tago
scias iun ombron
eĉ kiam prokrastas
kion ardantan
nun disruinigas
la poem' ion atingas
se jen ekkrias
se jen plendas
se nun
amas!
a poesia promete o dia
mas insiste madrugada
mais vadia menos amarga
o poema revelação finge
exclamações
qual leitor(a) atinge?
poezio
promesas l' tagon
sed insistas frumatenon
pli vagada
malpli amara
poemo
rivelon ŝajnigas:
ekkriojn
kiu leganto atingas?
FRATA BRAKUMO
Interkultura frata BraKum',
Bra-ko similas ĝarden'
floras sinteza Lum'
Ĉiele Ŝlosilo bluas
fluas glate Adoniso
Surtera edena paradizo
Vigle jenas konoArbo
ne gravas ĉu Somer’ ĉu
Vintro
ĉar Feliĉa amikeco
arda
ĉe unu kaj alia flanko
Fajro, Neĝo, Blanko, Rivero
Amira diro: muziko!
dolĉa dir-maniero:
Vi estas Mia Amiko!
FRATERNO ABRAÇO BRASIL-COREIA
fraterno abraço cultural,
jardim florido esse Bra-Kumo
flores – Luz em resumo
no céu Chave azul
flui leve Adonis diz:
Na terra novo paraíso
Vigor do Éden saber de Árvore
tanto faz Verão Inverno
feliz arde amizade
de um e de outro lado
Fogo, Neve, Branco, Rio,
Amira diz: música!
jeito doce de dizer:
Você é Meu Amigo!
apartado apertado em apartamento
nas brincadeiras caminhão futebol estádio
palco cenário refúgio
no Maracanã vigilância força bruta de zagueiros
duas poltronas protegiam o gol
vencida linha burra de zagueiros:
lençóis chapéus desconcertantes dribles
no ângulo o chute preciso
pela façanha apito em riste
chinelo e cartão – vermelhos
ardiam pernas e joelhos
hoje a lembrança bate à porta
mas não insiste
MEZ-BONAJ
DEFENDANTOJ
apartiga premata
en apartamento
dum ludoj kamiono futbal’ stadio
podio teataĵ-scenejo rifuĝejo
en Maracan’ atentegaj fortkrudaj defendantoj
du foteloj l’ golon protektis
venkita linio stulta de defendantoj:
lit-tukumo ĉapelumo embaracaj fintoj
angule trafa
ŝoto
pro tiu malbon-faro
akra fajfilo
ruĝaj, pantoflo
kaj karto
ardigis krurojn
kaj genuojn
nun memoraĵo
pordobatas,
sed ne
insistas
DECRETO
têm voz e voto os entes que me habitam
vozes nozes sombrias discordantes
que meus sérios pruridos evitam
tem pano de chão vassoura penico
dou voz em mim àqueles que vomitam
e o mais sincero relator indico
encharcado em 3D em véu de maya
primeiro voto – grito vomitado
puritanos de véus ensaiam vaia
não me enganam! só têm prevaricado
que bancada! todos da mesma laia
voz da Unidade voto assegurado
voto da Unidade a Luz espraia
dualidade impasse em todo lado
a dualidade agora se contraia
Unidade – dá voz ao novo chamado:
venha expandir a consciência em Gaia
na Terra o Amor fica decretado!
DEKRETO
voĉon ja ricevu miaj
instancoj
ombraj malkonsentaj voĉoj
nuksoj
de miaj seriozaj evitataj jukoj
jen lav-ĉifono pis-poto balailo
donas mi voĉon al vomantoj
la plej sincera iĝu raportisto
akvumita en 3D vualo maja
la unua voĉo – krio vomata
vualitaj puritanoj prifajfojn prov-ludas
ili ne trompas min! multaj nur adultas
kia deputitaro! ĉiuj samspecanoj
voĉo de Unuo garantiata
voĉo
voĉo de Unuo disiganta Lumon
ĉiuflanka senelira dueco
maldilatiĝu nun dueco
Unuo – voĉo de nova alvoko:
ekspansio de konscienco en Geo
sur Tero Amo estu la dekreto!
INTERVJUO KUN EDUARDO GALEANO
Ĵurnalisto – Alia frazo via, mesaĝoj de la
amaspopoloj en placoj de Katalunio, Hispanujo, estas: “Se vi ne permesas nin
revi, ni ne permesos vin dormi”. Nun mi petos de vi, espereble vi jesos, revigi
nin per la legado de unu el viaj tekstoj.
EG – Jes... Jes, mi legos kelkajn etajn
vortojn, koncernajn la rajton al revado, al deliro, ekde io al mi okazinta en Kartaĥena
de Indjas, antaŭ iom da tempo, kiam mi estis en la universitato prelegante kune
kun granda amiko, la argentina kino-reĝisoro Fernando Birri, kaj do studentoj
demandadis, foje al mi foje al li, kaj estis lia unu el la plej malfacilaj.
Studento stariĝis kaj demandis lin, al kio utilas la “utopio”. Mi rigardis lin
kompateme kaj pensis, kia malfacilaĵo! Li respondis brilege, plejbone maniere.
Li diris, ke la utopio estas en la horizonto, mi scias bone, ke neniam mi trafos
ĝin, ke se mi marŝos dek paŝojn, ĝi iros for dek paŝojn, ju pli mi ĝin serĉos
despli malpli ĝin trovos, ĉar ĝi malproksimiĝos laŭ mia proksimigo. Bona
demando, ĉu?, al kio ĝi utilas. Jen la utopio utilas al tio, POR MARŜI.
Ĵurnalisto – Tre bone. Tre bona respondo. Ĉu
ni ankaŭ stariĝu kaj marŝu?
EG – Bone, perfekto, jes, jes.
Ĵurnalisto – Ĉu ni marŝu rekte al la
utopio? Bonvolu.
EG (prenas papereton kaj legas):
Kion se ni deliros iomete? Kion se ni algluos nian rigardon transen la abomenindaĵon por imagi alian mondon ebla. La aero estos pura de ĉiu veneno venanta el homaj timoj, el homaj pasioj. Surstrate la
aŭtoj estos premegataj de la hundoj, la personoj ne estos stirataj de la aŭtoj
nek programataj de la komputiloj, nek aĉetataj de la superbazaroj, same ne spektataj
de la TV. La televidilo lasos esti la plej grava ano de la familio, kaj ĝi
estos konsiderata same kiel gladilo aŭ lavmaŝino. Oni aldonos al la punkodo la
krimon de stulteco, kiun atencas kiuj vivas por havi kaj por gajni, anstataŭ
vivi por simple vivi, kiel kantas la birdo sen scii, ke kantas, kaj kiel ludas
infano sen scii, ke ludas. En ajna lando estos arestitaj ne junuloj, kiuj rifuzas
plenumi la militservon, sed tiuj kiuj ja volu ĝin plenumi. Neniu vivos por
labori, sed ni ĉiuj laboros por vivi. La ekonomikistoj ne nomos kiel vivnivelon
al la nivelo de konsumo, nek nomos vivkvaliton al la kvanto de aĵoj. La
kuiristoj ne kredos, ke la langustoj ŝategas esti boligataj vivantaj. La historiistoj
ne kredos, ke la landojn ravas esti invaditaj, la politikistoj ne kredos, ke la
malriĉulojn ravas manĝi promesojn, la solenaĵo lasos kredi esti virto, kaj
neniu, neniu prikonsideros seriozajn tiujn nekapablaj primoki sin mem. La morto
kaj la mono perdos siajn magiajn povojn, kaj nek pro morto nek pro fortuno kanajlo
iĝos virta kavaliro. La manĝaĵo ne estos varo nek la komunikado, negoco, ĉar
manĝaĵo kaj komunikado estas homaj rajtoj. Neniu mortos pro malsato, ĉar neniu
mortos pro misdigesto, la infanoj sur la stratoj ne estos traktataj kvazaŭ ili estus rubaĵo,
ĉar ne estos infanoj sur la stratoj, la riĉaj geknaboj ne estos traktataj
kvazaŭ ili estus mono, ĉar ne estos riĉaj infanoj. La edukado ne estos
privilegio de tiuj, kiuj ĝin povu pagi. La polico ne estos la fatalaĵo de kiuj ne
povas ĝin aĉeti, la justico kaj la libereco, siamaj fratinoj kondamnitaj vivi apartigataj,
refoje estos kune, tre kunligitaj, dorso kun dorso. En Argentino, la frenezinoj
de Placo de Majo estos ekzemploj de mensa saneco, ĉar ili rifuzis forgesi dum la
tempoj de devigata amnezio. La Sankta Patrina Eklezio alĝustigos kelkajn eratumojn
de la moseaj tabuloj, kaj la Sesa Ordono ordonos festi la korpon, la Eklezio diktos ankaŭ alian mandamenton, forgesita de Dio: “Vi amos la naturon de kiu vi
estas parto”, estos rearbarigataj la dezertoj de la mondo kaj la dezertoj de la
animo, la malesperantoj estos esperigataj kaj la perditoj estos trovataj, ĉar
ili malesperiĝis pro tiom atendi, kaj ili sin perdis pro tiom serĉi. Ni estos sampatrujanoj
kaj samtempuloj de ĉiuj kiuj havos volon de beleco kaj volon de justico, estu
naskiĝintaj kiam ili estu naskiĝintaj kaj estu vivantaj kie ili estu vivantaj, eĉ sen ioma graveco pri la limoj de mapoj kaj tempo. Ni estos neperfektaj, ĉar perfekteco estos daŭre la teda privilegio de dioj, sed en ĉi mondo fuŝeca kaj malfacila, ni kapablos vivi ĉiun tagon kvazaŭ ĝi estu la unua kaj ĉiun
nokton kvazaŭ ĝi estu la lasta.
Fonto: (5) Para Que Serve a Utopia? - Eduardo Galeano - YouTube – portugala traduko
arte
poesia
música
unidade
corpomentespírito
korpomens'espirito
serenidadepaz
serenopac'
unueco
muziko
poezi'
arto
❤️
Recomendo o documentário QUANTO TEMPO O TEMPO TEM (2014) da Netflix sobre ciência e natureza. Especialistas de diversas áreas explicam o conceito de tempo de diferentes civilizações e por que para muitos de nós o tempo nunca é suficiente.
quanto tempo o tempo tem
o tempo perguntou
ao tempo
se faço a vida marasmo
ou se a cada dia a orgasmo
se dela faço poesia
ou se dela entusiasmo
meu tempo na Nuvem salvo
se faz muitas possibilidades
na certa delas colapso
esse amor que lhe tenho
não sei o tempo que tenho
nem quanto tempo o terei
por isso agora orgasmo
ao ler rabindranath tagore
até agora não sei
quanto tempo o tempo tem
nem se o tempo perguntou ao tempo
ou se nada perguntou
talvez por falta de tempo
no poema dou um tempo
e vou consultar o espelho:
no tempo deste poema
o quanto fico mais velho
no tempo desta poesia
"nada sei desse troço"
me contemplo: me remoço?
La dokumentan filmon KIOM DA TEMPO TEMPO HAVAS? (2014) de Netflix (Netflikso) pri scienco kaj naturo mi rekomendas. Fakuloj pri diversas areoj eksplikas la koncepton pri tempo laŭ malsamaj civilizacioj kaj kial por multaj el ni la tempo neniam sufiĉas.
kiom da temp' havas tempo
tempo demandis al
tempo ja
se igos mi vivon marasmo
aŭ se igos ĝin orgasmo
se igos ĝin poezi’
aŭ el ĝi, entuziasmo
mia temp' Nube sin savas
tiel ĝi iĝas do
multaj pluraj eblecoj
certe el ĝi tuj kolapsas
tiu amo al vi dediĉata
mi ne scias pri l’ temp' havata
aŭ kiom da temp’ havos mi
pro tio ĝisnunas orgasmo
dum poezilegad’
de tagore rabindranat’
ne scias mi ĝisnun
kiom da temp’ havas ja
ĉu tempon demandis temp’
ĉu estis demand’ nenia
ĉu pro tempomanko ia
donaco tempa al la poem’
mi konsultu al la spegul’:
dum tempo de ĉi poem’
kiom pli aĝa iĝas mi
dum tempo de ĉi poezi’
"ne scias pri l’ afer’ mi”
min kontemplu: ĉu rejuniĝ’?