quarta-feira, abril 03, 2013

TIQUE NERVOSO - NERVEMO




sotaque sotique sotaque:
 
a grade da dualidade

 
na terceira dimensão


- agrade ou não


**************

nurtak' nurtik' nurtak':

la dueca krad'

triadimensie

- plaĉu aŭ ne

                     Paulo Nascentes

sexta-feira, março 29, 2013

RESGATE DA DELICADEZA


                                                  Paulo Nascentes

Dentro do meu coração o alarme toca,
meu instinto de bombeiro acende, alerta,
os sentidos treinados. O que me provoca
este grito, morto na garganta? Na certa,
o desmoronar de algo no meu peito.

Presente divino à minha irmã chegado,
minha amada sobrinha tinha luz no riso!
Mãe e filha, amigas, cultivavam o respeito,
o carinho, o amor, o diálogo sensato,
mas o que agora sinto... me põe de sobreaviso.

Incêndio de paixões, inundação, desastre,
deslizamento de emoções, desabamento,
o que me impele à ação? Antes que o fogo alastre,
antes que a casa caia e venha o ferimento,
é preciso devolver felicidade a elas,
deixar o sol entrar, escancarar janelas,
permitir desabrochar novo contentamento.

Tento dormir, mas o grito de socorro
atravessa os estados, chega até Brasília.
Dentro de mim a lama desce o morro
como se soterrasse o brilho de uma filha
que deixasse escapar a boia que lhe atiro.

Mesmo um bombeiro calejado
respeita o livre arbítrio e só atua
se o chamado vier - mas se não vem,
sono adiado, alerta, a prontidão continua.
Mesmo sem dormir, sonha sonho delicado:
tem nos braços, a salvo de si mesma, 
a menina que um dia viu neném.

O cansaço, o sono e uma luz: vê no rescaldo, acesa,
a centelha divina, fogo já domado, de volta à alma
e num milagre, eis o resgate da delicadeza! 

terça-feira, março 26, 2013

ENTREVISTA À TV SUPREN


Spekteblas intervjuo al la televidprogramo 'Papo Supren' per la suba ligilo. Komentoj bonvenas.


Assista ao 'Papo Supren', programa da TV Supren.

TRANSNACIA EDUKADO DE PLANEDA CIVITANO

          La menso, kiu malfermiĝas al nova ideo, neniam plu revenas al la origina dimensio. (Albert Einstein)

Kiel fariĝi fakte monda civitano – nepra postulo de nia tempo – nehavante efektivan komunikan ilon, facile lernebla kaj principe neŭtrala, tio estas, ne jungita al interesoj de certaj nacioj aŭ ideologioj?

La lingvaj baroj, la enda emfaza punkto, kontinue spitas la teknologion de tradukmaŝinoj, samkiel trudas fremdajn lingvojn al instrusistemoj mondskale. Kiel bone klarigas la Manifesto de Prago http://eo.wikipedia.org/wiki/Manifesto_de_Prago:

"Ĉiu etna lingvo estas ligita al difinita kulturo kaj naci(ar)o. Ekzemple, la lernejano, kiu studas la anglan, lernas pri la kulturo, geografio kaj politiko de la anglalingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio. La lernejano, kiu studas Esperanton, lernas pri la mondo sen limoj, en kiu ĉiu lando prezentiĝas kiel hejmo." Tio ĉar "la edukado per iu ajn etna lingvo estas ligita al difinita perspektivo pri la mondo.” 

Transnacia edukado, kontraŭe, proponas al ni tujan kontakton kun la varia kolora bunto de pluraj kulturoj, ampleksigas nian akcepton de la malsimilo, valorigante la riĉecon eĉ de tribaj vivkulturoj, kun siaj tradiciaj kaj utilaj saĝoj, kaj nin provizas kun medioj kaj manieroj, kiuj finfine igas nin esti planedaj civitanoj.

Kundividi nian neŭtralan lingvon kun tiuj, kiuj ĝin uzas portas la avantaĝon povi partopreni entute de la agoj kaj decidoj de internaciaj organoj el tria sektoro, kiel NROj kaj institucioj kiuj promocias la packulturon kaj mediprotektadon. Aldone, kiam ni fariĝas  gastoj de lokaj loĝantoj, ni neniam estas nuraj turistoj portataj al indikitaj lokoj de vojaĝaj agentoj, apenaŭ vidante pejzaĝojn de busoj kaj busetoj. Kontraŭe, kun amikinoj kaj amikoj, pretaj por nin ricevi kaj elmontri siajn tagvivojn, tio estas ordinara fakto inter esperantistoj tra la mondo kaj la eksterlanda vojaĝo ege gajiĝas kaj fruktodonas. Kiu parolas Esperanton konstatas tion ĉiutage en la tuta mondo!

Kvankam, en Edukado, la atingo de certaj normigoj nur povas esti taksata post jardekoj, el la individua vidpunkto, tamen, la transkultura edukado portas tujajn avantaĝojn, ĵus post la Esperanta komunika lernado. Ĉar ĝi estas lingvo pli facile lernebla kompare al la plimulto de la naciaj lingvoj – ĉiam havante neelteneblajn esceptojn. En Esperanto, la distanco inter la lernado kaj la efektiva uzo de la lingvo estas ja mallarĝa. Oni eksplikas tion facile. Struktura logiko, fonetika kaj gramatika simpleco, malesto de timindaj esceptoj kaj internacia vortoprovizo – kiu multobliĝas rapide por formi centojn da novaj vortoj formitaj pro la helpo de trideko da prefiksoj kaj sufiksoj – tiuj estas karakteroj, kiuj forte akcelas la akiron de la lingvo.

En Esperanto, vi kreskigas vian vortaron laŭ facila maniero kaj amuze. Ĝi estas luda. Ĝi estas kiel kombini kolorblokojn en la konata  Legoludilo.

Kaj pli: en debataj renkontiĝoj kun homoj el la tuta mondpartoj, la uzo de Esperanto donas plenan egalecon al la interparolantoj. Ĉiuj eliras el la sama punkto, povante paroli pri kio ajn, sen la ĝeno esti konfrontataj de siaj lingvaj kapabloj kontraŭ la denaskuloj de la reganta lingvo. La diskutado de gravaj mondaj problemoj en Esperanto preterlasas, tiel, legion da tradukistoj kaj kapaŭskutiloj, kiel nepraĵoj de la hodiaŭaj internaciaj konferencoj.

Aŭ ni forlasu tuj, tiel, la baroj kaŭzitaj de la multobligo de lingvoj – kaj ĉiuj lingvoj, eĉ la minoritataj, meritas esti antaŭgardataj! - aŭ ni amare ad eternam sentos niajn malsukcesojn dum la tiel nomataj multiflankaj kunvenoj, kie nur la reprezentantoj de regaj nacioj sentas sin hejme, ĉar "mia lando estas mia lingvo", kiel oni scias... Alipunkte, tiuj, kiuj parolas Esperanton sukcesas mirakle diri kaj pri sia denaska lingvo kaj pri Esperanto: "mi sentas tiujn du, kiel mia lingvo". Unu, ĉar ĝi estas el mia patrujo, kaj la alia, ĉar ĝi estas disa tra la tuta planedo. Cetere, en tempoj de interreto, tiu situacio povas esti rapida kaj facile ampleksata, se tiel ni volas.

                                                                  (Esperantigo de prof. Adonis Saliba)

segunda-feira, fevereiro 18, 2013

JE LA TRIA TAGO



antaŭ ol la tria tago
ekrompu el mallumo  
tre tre frumatene
la grundon mi sarkas
- kiel ŝpaton la ungo – 
trudherbon mi falĉas
dusensaĵojn mi elfalĉas
el la ŝvela, seka haŭto.

frenezega fuŝparolo
real’ kaj fikci’ je miksaĵ’
farunoj el sama sako
venintaj el sama gren’.

elkavita jam la teren’
kaŝitaĵo do montriĝas
antaŭ klariĝi maten’
misteroj de frumaten’
netombigita kadavro eliĝas
suroste restante venen’.

nur je la tria tago
el mortintoj reviviĝinta
vivo tiam tagiĝinta:
poemo ĵusnaskiĝinta
hejme la malŝparema filo
memorfeste la poezion
dormas mi pace ĉe Uno
vekiĝanta jen la koro
tion ene anoncas Suno.

TERCEIRO DIA

antes d'o terceiro dia
irromper da escuridão
ainda madrugadinha
o terreno capino
a unha por enxada
ceifo a erva daninha
roçando ambiguidades
da pele seca, inchada.

fala destrambelhada

mistura realidade e ficção
farinhas do mesmo saco
produtos do mesmo grão.

escavado o terreno

exponho o que vinha oculto
antes de clarear
mistérios da madrugada
aflora o cadáver insepulto
no osso restante o veneno.

somente ao terceiro dia

ressurjo dos mortos
a vida então se faz dia:
poema recém-nascido
filho pródigo em casa
comemoro a poesia
durmo em paz na Unidade
o coração despertado
o sol cá dentro anuncia.

terça-feira, fevereiro 12, 2013

DORMI: ĉu staĝo por morti?


Dormi estas unu el tiuj misteroj, kiujn mi iom post iome senvualigas. Senhaste. Iom ĉiunokte. Foje, eĉ tage, mi min perceptas sperte tiun misteron. Tiam, el mia vidpunkto, nur mi dormas, kiam mi ne konscias pri dormado. Nek vivo. Nek morto. Mistero!

Ĉimomente mi scias, ke mi ne dormas, ĉar mi verkas ĉi tekston. Laŭ mia scio, mi ne kapablas verki dum mi dormas. Kaj mi sukcesis dormi neniom ĝis nun, ĉar mi surlitadis, preskaŭ dormanta, sed min pridemandanta, kio estas dormo. Kaj kiu rilato estas, se iu estas, inter dormado kaj mortado. Ĉu pripensadi pri kiel okazas dormado povus min klarigi pri mortado? Ne pri la ĉiesa mortado, sed pri la mia, iam spertota. Ho ve! Jen paradoksoj!

Kiel mi scias, ke mi ne (ankoraŭ) dormas? Mia konscio min diras, ke mi ne dormas tiam, kiam mi perceptas iun mion (mia korpo, pli simple mi diru) kaj iun ne-mion (matracon, ekzemple, kiun mi scias kuŝi sub mi, sub mia korpo, se tiel oni preferas). Sed, iumomente, kiun mi ne kapablas kontroli puft! ne plu mia korpo, nek matraco, nek mia aparta viv-historio, nek pensoj, emocioj, sentoj, nenio! Malaperis ĉio, kiun mi kredis estadi... Dum mi dormas, nenio el tio eĉ ekzistis, verŝajne. Eble sonĝo. Sed tion mi nur scios, se kaj kiam mi vekiĝos. Klarmensaj sonĝoj, ilin mi nur konas laŭ libropriskriboj. Tamen, eĉ la plej bongusta recepto de pudingo ne min montras la gusteton de pudingo-mordado. Eĉ sonĝaj pudingoj.

Pri la temo de sonĝoj mi eĉ ne tuŝu -- mistero por alia babilo. Kiam mi ne plu estos porĉiame konscia, de tiu mia humana starpunkto  de iu aŭ io aparta de ĉio ajn, de matraco kaj de mi mem, eble oni diros, ke mi mortis. Kompreneble objektivaj testoj de tielnomataj ‘aliuloj’ (suposeble vivantaj) atestos, ke mi mortas. Ĉu mi scios aŭ ne, kiam mi mortos, ke tiam mi estos morta, tion ne mi scias. Mi eĉ ne volas scii. Kiucele?  Efektive, tio estos tiom utila, kiom provi scii la guston de pudingo laŭ legado de receptolibro... Kompreneble, dume, ankoraŭ mi rajtas legi pri la morto kaj pri la postmorto en Biblio, Korano, Tibetana Libro de la Mortintoj. Tiom interesaj kiom receptolibroj... ili estas.

Ekde kiam mi naskiĝis, mi ade spertas la ritualon dormi. Preskaŭ ĉiam nokte. Estas tamen esceptoj. Do, mi ĉiutage praktikadas por sperti, kia estas morti. Tamen, malgraŭ ĉio tiu trejnado, ankoraŭ ne ververe mi eniris la maĉon. Ne laŭ mia scio, ĉar mi ĉimomente verkas! Tial, eble, nek mi dormas, nek mi mortas. Kial mi diras eble? Nu, kiu tion scias? Trejno estas trejno, sed maĉo estas maĉo! Nun mi revenas liten. Jam temp’ estas por trejni. Pardonon!

RELATIVO

  RELATIVO Sou pura sensação. Seria o mundo assim: prazer em profusão  às vezes tão chinfrim?   Faz sentido pra mim entre tanta vi...