INTERVJUO KUN EDUARDO GALEANO
Ĵurnalisto – Alia frazo via, mesaĝoj de la
amaspopoloj en placoj de Katalunio, Hispanujo, estas: “Se vi ne permesas nin
revi, ni ne permesos vin dormi”. Nun mi petos de vi, espereble vi jesos, revigi
nin per la legado de unu el viaj tekstoj.
EG – Jes... Jes, mi legos kelkajn etajn
vortojn, koncernajn la rajton al revado, al deliro, ekde io al mi okazinta en Kartaĥena
de Indjas, antaŭ iom da tempo, kiam mi estis en la universitato prelegante kune
kun granda amiko, la argentina kino-reĝisoro Fernando Birri, kaj do studentoj
demandadis, foje al mi foje al li, kaj estis lia unu el la plej malfacilaj.
Studento stariĝis kaj demandis lin, al kio utilas la “utopio”. Mi rigardis lin
kompateme kaj pensis, kia malfacilaĵo! Li respondis brilege, plejbone maniere.
Li diris, ke la utopio estas en la horizonto, mi scias bone, ke neniam mi trafos
ĝin, ke se mi marŝos dek paŝojn, ĝi iros for dek paŝojn, ju pli mi ĝin serĉos
despli malpli ĝin trovos, ĉar ĝi malproksimiĝos laŭ mia proksimigo. Bona
demando, ĉu?, al kio ĝi utilas. Jen la utopio utilas al tio, POR MARŜI.
Ĵurnalisto – Tre bone. Tre bona respondo. Ĉu
ni ankaŭ stariĝu kaj marŝu?
EG – Bone, perfekto, jes, jes.
Ĵurnalisto – Ĉu ni marŝu rekte al la
utopio? Bonvolu.
EG (prenas papereton kaj legas):
Kion se ni deliros iomete? Kion se ni algluos nian rigardon transen la abomenindaĵon por imagi alian mondon ebla. La aero estos pura de ĉiu veneno venanta el homaj timoj, el homaj pasioj. Surstrate la
aŭtoj estos premegataj de la hundoj, la personoj ne estos stirataj de la aŭtoj
nek programataj de la komputiloj, nek aĉetataj de la superbazaroj, same ne spektataj
de la TV. La televidilo lasos esti la plej grava ano de la familio, kaj ĝi
estos konsiderata same kiel gladilo aŭ lavmaŝino. Oni aldonos al la punkodo la
krimon de stulteco, kiun atencas kiuj vivas por havi kaj por gajni, anstataŭ
vivi por simple vivi, kiel kantas la birdo sen scii, ke kantas, kaj kiel ludas
infano sen scii, ke ludas. En ajna lando estos arestitaj ne junuloj, kiuj rifuzas
plenumi la militservon, sed tiuj kiuj ja volu ĝin plenumi. Neniu vivos por
labori, sed ni ĉiuj laboros por vivi. La ekonomikistoj ne nomos kiel vivnivelon
al la nivelo de konsumo, nek nomos vivkvaliton al la kvanto de aĵoj. La
kuiristoj ne kredos, ke la langustoj ŝategas esti boligataj vivantaj. La historiistoj
ne kredos, ke la landojn ravas esti invaditaj, la politikistoj ne kredos, ke la
malriĉulojn ravas manĝi promesojn, la solenaĵo lasos kredi esti virto, kaj
neniu, neniu prikonsideros seriozajn tiujn nekapablaj primoki sin mem. La morto
kaj la mono perdos siajn magiajn povojn, kaj nek pro morto nek pro fortuno kanajlo
iĝos virta kavaliro. La manĝaĵo ne estos varo nek la komunikado, negoco, ĉar
manĝaĵo kaj komunikado estas homaj rajtoj. Neniu mortos pro malsato, ĉar neniu
mortos pro misdigesto, la infanoj sur la stratoj ne estos traktataj kvazaŭ ili estus rubaĵo,
ĉar ne estos infanoj sur la stratoj, la riĉaj geknaboj ne estos traktataj
kvazaŭ ili estus mono, ĉar ne estos riĉaj infanoj. La edukado ne estos
privilegio de tiuj, kiuj ĝin povu pagi. La polico ne estos la fatalaĵo de kiuj ne
povas ĝin aĉeti, la justico kaj la libereco, siamaj fratinoj kondamnitaj vivi apartigataj,
refoje estos kune, tre kunligitaj, dorso kun dorso. En Argentino, la frenezinoj
de Placo de Majo estos ekzemploj de mensa saneco, ĉar ili rifuzis forgesi dum la
tempoj de devigata amnezio. La Sankta Patrina Eklezio alĝustigos kelkajn eratumojn
de la moseaj tabuloj, kaj la Sesa Ordono ordonos festi la korpon, la Eklezio diktos ankaŭ alian mandamenton, forgesita de Dio: “Vi amos la naturon de kiu vi
estas parto”, estos rearbarigataj la dezertoj de la mondo kaj la dezertoj de la
animo, la malesperantoj estos esperigataj kaj la perditoj estos trovataj, ĉar
ili malesperiĝis pro tiom atendi, kaj ili sin perdis pro tiom serĉi. Ni estos sampatrujanoj
kaj samtempuloj de ĉiuj kiuj havos volon de beleco kaj volon de justico, estu
naskiĝintaj kiam ili estu naskiĝintaj kaj estu vivantaj kie ili estu vivantaj, eĉ sen ioma graveco pri la limoj de mapoj kaj tempo. Ni estos neperfektaj, ĉar perfekteco estos daŭre la teda privilegio de dioj, sed en ĉi mondo fuŝeca kaj malfacila, ni kapablos vivi ĉiun tagon kvazaŭ ĝi estu la unua kaj ĉiun
nokton kvazaŭ ĝi estu la lasta.
Fonto: (5) Para Que Serve a
Utopia? - Eduardo Galeano - YouTube – portugala traduko